La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Rikolto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Rikolto de Juan Régulo Pérez


Julio 2021
Régulo Pérez (1914-1993) estis la tre konata eldonisto de la eldonejo elstare konsiderata Stafeto. Li naskiĝis en Kanariaj Insuloj, Hispanujo, kaj instruis tie ĉe universitato. Rikolto estas kompilo de artikoloj liaj aŭ far eminentuloj, kiuj aperis ĉefe en esperanto-gazetoj, kiel Boletín, aŭ Esperanto en la 1950-aj jaroj aŭ iom antaŭe en la Malgranda Revuo de Stellan Engholm, aŭ pli poste en Progreso, Sennacieca Revuo, ktp. La artikoloj estas mallongaj, enhavas plej ofte du-tri paĝojn kaj oni povas legi ilin laŭ iu ajn sinsekvo.
Mi legis proksimume sesdek paĝojn, do kvar paĝojn en ĉiu tago de la Eo-Sumoo. Plaĉis al mi ekemple:
-leteroj (en la germana, tradukitaj) de Klara Zamenhof, kiu dankis pro kondolenco post la morto de sia edzo.
-la artikolo el Monato 1988 pri ''la Antaŭnomoj de D-ro Zamenhof'': Eliezer (tiel inskribita en la matrikulejo de la juda komunaĵo de Bjalistoko), Lejzer (jidlingve), L. Zamenhof, sed L.L. Zamenhof kiam lia frato Léon same doktoro, esperantiĝis kaj verkis, Lazare Louis (en dokumento solena, ĉar destinita al hispana ministreja kancelario), Ludviko Lazaro en privata letero de 1889 al sia amiko Vl. Majnov: "Mia plena nomo estas Ludviko Lazaro Zamenhof", Dr. Lazarus Samenhof (en oficiala germanlingva dokumento en 1891), Lazaro Ludoviko (en lia tombomonumento). Do, uzo nestabila laŭ la destinata persono/publiko, sed Ludoviko Zamenhof dum la UK de Varsovio per ĉiuj poloj kaj nun.
-Interesaj artikoloj pri la Kanariaj Insuloj.
-Recenzoj pri libroj kiujn mi legis: Naŭlingva Etimologia Leksikono, Kredu min, Sinjorino!, Ne kiel Meier, Esperanto en Perspektivo, La litomiŝla tombejo...
-Aliaj parolis pri gramatikaĵoj (ata/ita!), aŭ Kalocsay pri frazeologismoj:
              Poste, vin gardu, kiel de abismo,
              De la mucida, teda adasismo
(facilaj rimoj per la sama sufiksoj).
Aŭ:          Vendiĝas la romanoj, kvazaŭ pano,
              Sur versojn - kraĉas la samideanoj
(Ve! poezioj ne vendiĝas).

Alteo (Francio)